Pages

mardi 9 juillet 2013

Vortoj pri trisemajna E-kurso en Instituto Zamenhof

Tuj post la fino de la ekzamenoj ŝtataj, t.e la 25-an de junio 2013, okazas Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresantoj ene de la Instituto Zamenhof. Tiuj E-kursoj je du niveloj celas nur la lernantojn, kiuj dum la tuta jaro lernis Esperanton en IZo, kaj ne ankoraŭ trapasis ekzamenon de Afrika Centro Esperantista (ACE) aŭ de TIETo, kaj tiujn lernantojn, kiuj havas la diplomon A de TIETo. S-roj AKPAYEDO Kodjo kaj GBEGLO Dzifa per la libro Metodo 11 instruas la lingvon kaj historion al 21 gelernantoj, kiuj preparas la ekzamenon A de TIETo, dum s-ro ADJE Adjévi pere de la libro metodo 12 gvidas la kurson al la lernantoj de IZo, kiuj trapasos la ekzamenon B de ACE. La kursoj finiĝos la 12-an de julio 2013 kaj la 15-an de julio 2013 okazos la ekzamenoj A de TIETo kaj B de ACE. Menciindas, ke la tuta kurso okazas sub lertaj kontrolo, gvido kaj konsilo de s-ro GBEGLO Koffi. Memorindas, ke en aŭgusto 2013 okazos alia E-kurso, kiun kunorganizos Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj la instrufako TIETo por ĉiuj.

Raportis, Koffi DOUMEGNON

lundi 8 juillet 2013

Junia Babilmanĝo okazis ĝoje en la universitato de Lomeo

Iniciatita de Asocio por la Progresigo de Esperanto en Togolando – APETO, babilmanĝo proponas rendevuojn por diskuti pri pluraj temoj, ludi kaj babili ĉirkaŭ manĝaĵoj kaj trinkaĵoj… ĉio estas bona por praktiki kaj diskonigi la internacian lingvon Esperanto.La ĵus pasinta rendevuo ĝoje okazis, la 22-an de junio en la kampuso de Lome kun ĉeesto de dudeko da geesperantistoj el kiuj estis novuloj. Tiuj ĉi eklernis Esperanton en la kurso, dum la lasta marto, kaj la unuan fojon Esperantumis kadre de babilmanĝo. Ili venis el malsamaj kvartaloj de Lome.Ni ĉiuj prezentiĝis en Esperanto. Poste gustumante ĉu biskvitojn, ĉu frititajn ignamojn kun kolbasoj aŭ trinkante ion, ni kune ludis gravan ludon, kies celo estis trovi pli da nomoj de bestoj, manĝaĵoj, arboj ktp. Tio ĉi okazis Esperante sed, la debato pri la libro: «Miaj nigraj steloj» de Lilian Thuram okazis en la franca lingvo, ĉar multaj el la ĉeestantoj ankoraŭ ne sufiĉe bone komprenas kaj parolas la verdan lingvon.En la diskuto, ni parolis konkrete pri la inventaĵoj fare de nigraj personoj en la mondo kaj vidis, ke nigruloj havis riĉan kaj potencan pasintecon. Diskutante, ni provis respondi al la demandoj levitaj de s-ro Nouwoatsi Kossi, kiu antaŭe prelege prezentis la libron. Ĉiuj esprimis sian vidpunkton laŭ la opinio de alia parolanto kaj vice, ni diskonigis kelkajn elpens-aĵojn de nigruloj i.a la elektra lampo de Joseph V. Nichol kaj Lewis H. Latimer, elektronika fervojo de Ganville T. Woods, poŝtelefono de Henry F. Sampson..Kompreneble, pere de babilado ni ne solvis la problemon rilate al la mensa diskriminacio al nigruloj! Ni nur danke al Esperanto - ĉar la libro «Miaj nigraj steloj» estis donaco de esperantistino - povis konstati listojn da inventaĵoj de nigraj rimarkinduloj kaj esperi kompreni la sintenon de Lilian Thuram.Kaj nun, ĝis revido en la venonta renkontiĝo kiu okazos en julio, monato kiu markos la unuan datrevenon de nia revuetoBabilanto kaj kiu koincidos ankaŭ kun la 126-a jariĝo de Esperanto.
Bonvenon al la reteje de Esperanto Plus Togolando