Junia Babilmanĝo okazis ĝoje en la universitato de Lomeo

Iniciatita de Asocio por la Progresigo de Esperanto en Togolando – APETO,
babilmanĝo proponas rendevuojn por diskuti pri pluraj temoj, ludi kaj babili
ĉirkaŭ manĝaĵoj kaj trinkaĵoj… ĉio estas bona por praktiki kaj diskonigi la
internacian lingvon Esperanto.La ĵus pasinta rendevuo ĝoje okazis, la 22-an de junio en la kampuso de
Lome kun ĉeesto de dudeko da geesperantistoj el kiuj estis novuloj. Tiuj ĉi
eklernis Esperanton en la kurso, dum la lasta marto, kaj la unuan fojon
Esperantumis kadre de babilmanĝo. Ili venis el malsamaj kvartaloj de Lome.Ni ĉiuj prezentiĝis en Esperanto. Poste gustumante ĉu biskvitojn, ĉu
frititajn ignamojn kun kolbasoj aŭ trinkante ion, ni kune ludis gravan ludon,
kies celo estis trovi pli da nomoj de bestoj, manĝaĵoj, arboj ktp. Tio ĉi
okazis Esperante sed, la debato pri la libro: «Miaj nigraj steloj» de
Lilian Thuram okazis en la franca lingvo, ĉar multaj el la ĉeestantoj ankoraŭ
ne sufiĉe bone komprenas kaj parolas la verdan lingvon.En la diskuto, ni parolis konkrete pri la inventaĵoj fare de nigraj
personoj en la mondo kaj vidis, ke nigruloj havis riĉan kaj potencan pasintecon.
Diskutante, ni provis respondi al la demandoj levitaj de s-ro Nouwoatsi Kossi,
kiu antaŭe prelege prezentis la libron. Ĉiuj esprimis sian vidpunkton laŭ la
opinio de alia parolanto kaj vice, ni diskonigis kelkajn elpens-aĵojn de
nigruloj i.a la elektra lampo de Joseph V. Nichol kaj Lewis H. Latimer,
elektronika fervojo de Ganville T. Woods, poŝtelefono de Henry F. Sampson..Kompreneble, pere de babilado ni ne solvis la problemon rilate al la mensa
diskriminacio al nigruloj! Ni nur danke al Esperanto - ĉar la libro «Miaj
nigraj steloj» estis donaco de esperantistino - povis konstati listojn
da inventaĵoj de nigraj rimarkinduloj kaj esperi kompreni la sintenon de Lilian
Thuram.Kaj nun, ĝis revido en la venonta renkontiĝo kiu okazos en julio, monato
kiu markos la unuan datrevenon de nia revuetoBabilanto kaj kiu
koincidos ankaŭ kun la 126-a jariĝo de Esperanto.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire