Pages

mardi 9 juillet 2013

Vortoj pri trisemajna E-kurso en Instituto Zamenhof

Tuj post la fino de la ekzamenoj ŝtataj, t.e la 25-an de junio 2013, okazas Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresantoj ene de la Instituto Zamenhof. Tiuj E-kursoj je du niveloj celas nur la lernantojn, kiuj dum la tuta jaro lernis Esperanton en IZo, kaj ne ankoraŭ trapasis ekzamenon de Afrika Centro Esperantista (ACE) aŭ de TIETo, kaj tiujn lernantojn, kiuj havas la diplomon A de TIETo. S-roj AKPAYEDO Kodjo kaj GBEGLO Dzifa per la libro Metodo 11 instruas la lingvon kaj historion al 21 gelernantoj, kiuj preparas la ekzamenon A de TIETo, dum s-ro ADJE Adjévi pere de la libro metodo 12 gvidas la kurson al la lernantoj de IZo, kiuj trapasos la ekzamenon B de ACE. La kursoj finiĝos la 12-an de julio 2013 kaj la 15-an de julio 2013 okazos la ekzamenoj A de TIETo kaj B de ACE. Menciindas, ke la tuta kurso okazas sub lertaj kontrolo, gvido kaj konsilo de s-ro GBEGLO Koffi. Memorindas, ke en aŭgusto 2013 okazos alia E-kurso, kiun kunorganizos Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj la instrufako TIETo por ĉiuj.

Raportis, Koffi DOUMEGNON

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire